Centro pri Strategiaj kaj Internaciaj Studoj

Centro pri Strategiaj kaj Internaciaj Studoj
emblemo
pensfabriko • interesogrupo • organizaĵo
Komenco 1962 vd
Geografia situo 38° 54′ 7″ N, 77° 2′ 31″ U (mapo)38.901944444444-77.041944444444Koordinatoj: 38° 54′ 7″ N, 77° 2′ 31″ U (mapo)
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Centro pri Strategiaj kaj Internaciaj Studoj (Vaŝingtono)
Centro pri Strategiaj kaj Internaciaj Studoj (Vaŝingtono)
DEC
Centro pri Strategiaj kaj Internaciaj Studoj
Centro pri Strategiaj kaj Internaciaj Studoj
Lokigo de Vaŝingtono en Usono
Map
Centro pri Strategiaj kaj Internaciaj Studoj
Agareo

komputila sekureco
• technology policy
nacia defendo
• ekonomia politiko
• ŝtata sekureco
• energy policy
• environmental policy
sanpolitiko
homaj rajtoj
• internacia disvolviĝo

Fondinto(j) David Manker Abshire • Arleigh Burke vd
Ĉefestro(j) Thomas Pritzker vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

La Centro pri Strategiaj kaj Internaciaj Studoj (angle Center for Strategic and International Studies, akronime CSIS) estas usona pensfabriko kiu traktas defendo, sekureco kaj eksterpolitikaj aferoj [1]. La centro traktas politikajn studojn kaj strategiajn analizojn pri politikaj, ekonomiaj kaj sekurecproblemoj ĉirkaŭ la mondo, kun specifa fokuso pri temoj ligitaj al internaciaj rilatoj, teknologio, financo, energio kaj geostrategio [2].

CSIS estis fondita en 1964 fare de Admiralo Arleigh A. Burke kaj Ambasadoro David M. Abshire. Ĝi ne estas ligita de partia politiko aŭ ideologio [3]. La pensfabriko estis origine aligita kun Universitato Georgetown, sed la ligo inter la universitato kaj la pensfabriko finiĝis la 1-an de julio 1987.

La organizaĵo estas ĉefsidejita en Vaŝingtono kaj havas ĉirkaŭ 220 dungitojn. La ĉefoficisto de aprilo 2000 estas John J. Hamre [4].

La centro vastigis sian influon en publikpolitika analizo sub la gvidado de John Hamre. La Ministerio pri defendo, kiel parto de la 2012-datita Defense Authority Accreditation Law, invitis la Centron por Strategiaj kaj Internaciaj Studoj fari sendependan takson de la interveno de Usono en la Azi-Pacifika regiono. Ankaŭ, en majo 2009, prezidanto Barack Obama dankis la Centron pro ĝia helpo en evoluigado de registara politiko koncerne cibermiliton. La centro ankaŭ multe influis la kreadon de la ekstera politiko de la Blanka Domo. La estro de la CIA, John Brennan deklaris ke "ene de la spionkomunumo, la Centro por Strategiaj kaj Internaciaj Studoj estas konata kiel havado de novigaj ideoj por plifortigado de nia nacia sekureco." [5]

  1. Company Overview of Center for Strategic and International Studies, Inc.. Bloomberg. Alirita 2018-09-11.
  2. The Center for Strategic and International Studies. Charitynavigator.org (2018-03-01). Alirita 2018-09-11.
  3. Think Tank Employees. U.S. News & World Report. Alirita October 2, 2013.
  4. About Us - Center for Strategic and International Studies.
  5. CSIS Named Number One Think Tank in the United States (en-US) (February 12, 2020). Alirita 2020-02-12.

© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search